mercredi 9 février 2011

Etanonco por kontraŭkultura realsiigo de nia simbolfarebleco

Mi deziras sendi ĉi tiun signalon al eventualaj sam-filozofi-emanoj pri mia jena klopodo, eble por ekkorespondi, ek-reti por interŝanĝo ideojn k spertojn.

Mi temus pri koherigi ambaŭ aĵojn :
- la konkretan rifuzon de la ‘principe d’autorité’ (= regprincipo), la solidarecon inter la luktogrupoj, la propagandon por alia socio bazota sur la aŭtonomeco (= memregeco) de la individuoj k grupoj.
- la reeltrovadon de la radikoj k spiritecoj kiuj povas permesi al oni formuli la valorigon pore de nia memregeco, anstataŭ superstaro de la hom’ far la hom’ aŭ metiĝo de la hom’ sub Di’ aŭ sub liaj pastroj ; la rifuzon de la devojigo k disformado de niaj kulturaj k spiritaj radikoj far la ŝtatoj, religioj aŭ ajn regpovhavantoj aŭ reakciularoj.

Do ja mi pensas, ke por radike lukti kontraŭ ĉi tiu socio, necesas iom ajn sin senti, je ĝi, ambaŭ ano, k prenanto niajn proprajn originalecojn, k, ke ĉi tio pasas tra la realsiigo de la simbolfarebleco, eco kiun povas preni por si mem ĉiu individuo k grupo, eco kiun sendube ni ne pravu lasi en la manoj de la reakcio.

Tiu solvo estis konsiderata de la amerika disidento, indiana pensisto k skribisto Ward Churchill en sia libro Que sont les Indiens devenus ? (Le Rocher eldonoj, tradukita el Indian Are Us ?) Li al germanaj memregantoj (= aŭtonomecanoj) proponis ekz. sin rigardi kiel la veraj indiĝenoj (el multaj reviziteblaj aŭ inventeblaj « popoloj »), kies la teroj estas okupata, k je kiuj la skvatoj (= senrajte far ili okupataj hejmoj k lokoj) estas liberigitaj spacoj.

La ludoto estas malfaciligi la aniĝon al la mitoj kiuj asertas pravigi ĉiuspecajn povojn, k kontraŭe pravigi la porliberecajn luktojn. Tiel ni komprenos, ke se la eŭskadia (= vaska) aŭ agbajlia (= kabila) juneco estas pli radike konscia k aganta ol aliie, tio dankas al ludotoj tiaj.

Ni memoru, ke Ward Churchill neniom restas enbarilata en spiriteca ‘position’ (= elekto), kiu ne estus konkrete revolucia, ĉar diras :
« La unua celo inter ĉio farenda devas esti igi tiun socion pli k pli neregebla. Jen la ŝlosilo. Pli la socio iĝas neregebla, pli la ŝtato devas elspezi siajn rimedojn por provi daŭrigi « ĉe si » la regadon. Pli okupata de tio ĝi estas, malpli ĝi povas en spacan k tempan ŝajnon projekcii sin. Fine, oni atingos punkton de stagnado, k por sistemo kiel tiu ĉi, ankrata, kiel ĝi estas, en sindaŭriga kreskad-koncepto, tio egalvalorus specon de « mondofina scenario », tial ke, ekde tiam, la aĵoj komencos je tiu sistemo iri en alian direkton — « sin disagregi (= sin malstrukturigi) » —, k tio kreus la kondiĉojn adekvatajn (= endajn) por ke la alternativaj sociaj formoj prosperu. » (Ward Churchill, citata de Derrick Jensen en Endgame, Pacifisme, 3a parto, p. 719.)